Ĉe CoMaps, ni respektas vian privatecon. CoMaps ne uzas iun ajn formon de identigo de homoj, reklamado aŭ kolektado de personaj datumoj.
CoMaps ne spuras vin.
Se vi sendas personajn informojn al ni, ekzemple retpoŝte sendante protokoldosierojn al support@comaps.app, la protokoloj povas enhavi GPS-koordinatojn aŭ datumojn pri favoratoj. Vi ĉiam povas sendi la protokolon al vi mem, redakti ĝin kaj poste sendi ĝin al ni. Niaj helpaj volontuloj sekvas ĉi tiujn procedurojn:
- Ni faras nian plejeblon por anonimigi viajn datumojn antaŭ ol sendi ilin al programistoj aŭ publikigi ilin en niaj issue-oj ĉe Codeberg aŭ en niaj babiloj ĉe Zulip. Ekzemple, ni diros "raporto 305" anstataŭ vian retpoŝtadreson.
- Ni provos filtri negravajn protokolliniojn, por ke via tuta itinero ne estu transdonata, krom se ĝi estas grava.
- Ni fermas neaktivajn subtenpetojn post unu semajno, kaj forigas fermitajn petojn el nia sistemo post unu jaro.
Se vi havas demandojn aŭ sugestojn, bonvolu kontakti nin ĉe legal@comaps.app
Politiko valida: 2026-09-19