Promenadu, biciklu, veturu senrete – Navigu kun privateco
Malkovru pli de via vojaĝo - Subtenata de la komunumo
Komunumo + Liberaj mapoj
Senreta serĉado kaj itinerplanado
Planu kaj navigu vian vojaĝon eksterlande nur per GPS, sen bezono de poŝtelefonaj datumoj. Serĉu vojpunktojn dum vi estas sur foraj piedirvojoj aŭ biciklovojoj. Navigu per laŭvicaj instrukcioj piede, bicikle aŭ aŭte, inkluzive de voĉaj instrukcioj.
Migradu kun la informoj, kiujn vi bezonas
Uzu la subĉielan reĝimon por reliefigi migrovojojn, kampadejojn kaj akvofontojn. Aktivigu la nivelliniojn por plani vian vojaĝon. Ĉu vi ekvidas interesan pinton survoje? Uzu la senretajn artikolojn de Vikipedio por ekscii pli pri ĝi!
Ŝparu vian baterion
Efike uzas la baterion kaj ne malplenigas ĝin kiel aliaj navigadaj apoj.
Moviĝu tra la urbo
Uzu la publikan transporttavolon por plani viajn vojaĝojn per metroo kaj malpeza fervojo en kreskanta listo de urboj.
Neniu datumkolekto
La apo estas desegnita kun privateco en menso — ĝi ne identigas homojn, ne spuras vin kaj ne kolektas informojn. CoMaps ankaŭ estis reviziita de
Vera alternativo
CoMaps estas rekomendata de Switching Software, European & Open Source Alternatives, Digital Independence Day kaj Framastart kiel etika, facile uzebla kaj privatecon respektanta alternativo al komercaj mapoj.
Senpaga kaj konstruita de la komunumo
Homoj kiel vi helpas konstrui la apon aldonante lokojn al , donante rimarkojn pri funkcioj kaj kontribuante kodon ĉe , por kune krei bonegajn mapojn. La projekto estas forko de Organic Maps kaj Maps.Me, kaj estas gvidata de malfermfonta komunumo.
Jen libereco
Malkovru vian vojaĝon, navigu tra la mondo, metante privatecon kaj la komunumon en la unuan lokon.
Elŝuti