Pri ni
Senpaga kaj libera navigado kun privateco -
Konstruita de la komunumo
Misio
Malkovru la liberecon por facile navigi senrete, kun privatec-fokusitaj mapoj por veturigistoj, piedirantoj kaj biciklistoj, subtenitaj de la komunumo.
Vizio
Kreu mondon, kie navigado per mapoj estas senpaga kaj privateco defaŭlte estas la ĉefa elekto sur la planedo.
Senpaga kaj libera navigado kun privateco, konstruita de la komunumo
CoMaps estas komunum-fokusita navigada apo por vojaĝantoj - veturigistoj, piedirantoj kaj biciklistoj. Ĝi ofertas navigadon kun privateco - sen identigado de homoj kaj sen kolekto de datumoj. La funkcioj de CoMaps funkcias sen aktiva interreta konekto, do vi povas navigi senrete en urboj kaj foraj lokoj, kie poŝtelefona reto ne disponeblas. CoMaps estas malfermkoda projekto kaj prioritatas komunuman disvolvadon.
Ebligita per komunumaj malfermitaj datumoj
CoMaps estas ebla danke al la laboro de komunumoj, kiuj helpas krei kaj prizorgi la malfermitajn datumojn, per kiuj funkcias nia apo: Niaj mapoj uzas OpenStreetMap-datumojn, kreitajn kaj prizorgatajn de miloj da kontribuantoj el la tuta mondo. Por ligi al informoj kaj provizi senretajn detalojn pri urboj, vidindaĵoj kaj multaj aliaj interesaj lokoj, ni dependas de la artikoloj kaj fotoj de la tutmondaj komunumoj de Vikipedio, Vikidatumoj kaj Vikimedia Komunejo.
Historio
Navigada apo MapsWithMe kreita (poste renomita Maps.me).
Maps.me liberigis la fontkodon sub la permesilo Apache 2.0.
La projekto kaj kompanio Organic Maps fondiĝis surbaze de la fontkodo de Maps.Me.
Problemoj pri administrado kaj zorgoj de la komunumo, kiujn la akciuloj de la kompanio ne traktis, haltigis la disvolviĝon de Organic Maps dum monatoj.
La komunumo kaj senprofita projekto CoMaps estis fondita de eksaj kontribuantoj de Organic Maps, surbaze de la fontkodo de Organic Maps.
Elstaraĵoj en la amaskomunikiloj
Ready to ditch Google Maps? My new favorite map app won't track you
Every month, Google sends me a report about where I've been ...
Look Google, We Have This New Private, Offline Alternative Now
Born out of governance concerns in Organic Maps, CoMaps has been created. ...
Trailblazing Offline Map App Promises Privacy and Community Control
Privacy-conscious map users now have an innovative choice with CoMaps